Nur Firefox por Android proponas tiom multe da maniero igi
vian poŝaparata retuman sperton vere via.
La plej akomodebla maniero dividi ion ajn, Quick Share memoras viajn laste uzitajn programoj por helpi vin diskonigi kiel vi volas.
Vidi kiel tio funkcias
Personecigi viajn hejmajn panelojn per iu ajn Teksaĵa enhavo, kiun vi volas, kaj tuj aliri viajn plej ŝtatatajn fontojn — kiel Instagram kaj Pocket Hits —
Vidi kiel tio funkcias
Montri viajn hejmajn panelojn en iu ajn ordo aŭ aldoni, kaŝi kaj forigi ilin laŭvole por teni viajn plej ŝatataĵojn nur unu tuŝon for.
Pli da informo
Aldoni iun ajn serĉilon kaj igi ĝin ĉefa. aŭ ŝanĝi ĝin iam ajn, elektante tiun, kiu plej bone kongruas kun via serĉo kaj privatecaj bezonoj.
Vidi kiel tio funkcias
Ĝui pli agrablan legosperton per legila vido kaj legolisto. Aliri viajn konservitajn artikolojn eĉ malkonektite.
Pli da informo pri legolisto
Ŝanĝi la lingvon de la restesplorilo rapide kaj facile, sen devi ŝanĝi la agordojn por via tuta aparato kaj eĉ sen restartigi vian retumilon.
Pli da informo
Sendi videon kaj Teksaĵan enhavon el via inteligenta telefono aŭ tabulkomputilo al iu ajn televidilo kun subtenataj elsendfluaj kapabloj.
Pli da informo
Ni kredas ke via persona informo apartenas al vi. Firefox por Android estas plena je trajtoj por ke tio plu estu tiel.
Retumi sen havi vian historion, serĉojn aŭ kuketojn konservitaj, kaj malpermesi al kaŝitaj krompartioj spuri vin tra la Teksaĵo.
Pli da informo pri privata retumoViŝi vian retuman historion, pasvortojn kaj pli da aferoj per nur unu tuŝeto. Elekti la privatajn datumojn kiujn vi volas forigi, kiam ajn vi bezonos tion fari.
Lerni kiel viŝi vian historionDividi vian retumilon kun geamikoj kaj familianoj sen zorgi, ĉu iu povos vidi la retumajn agojn de la aliaj.
Lerni kiel dividi vian retumilonKunporti viajn pasvortojn, legosignojn, malfermitajn langetojn kaj pli da aferoj, kien ajn vi iras. Uzi Speguli en via inteligenta telefono aŭ tabulkomputilo por aliri kion ajn vi bezonos el via komputilo, kaj ankaŭ inverse, sen devi memori retadresojn.
Pli da informo pri Speguli